Irlanda Parlamenta Partio

La Irlanda Parlamenta Partio; en angla Irish Parliamentary Party (IPP; komune nomata kiel Irish Party (Irlanda Partio) aŭ la Home Rule Party (Hejmregula Partio); en irlanda Páirtí Parlaiminteach na hÉireannPáirtí um Rialtas Dúchais) estis formita en 1882 de Charles Stewart Parnell, nome estro de la Naciisma Partio, anstataŭanto de la Home Rule League (Hejmregula Ligo), kiel oficiala parlamenta partio por irlandaj naciismaj parlamentanoj elektitaj por la Ĉambro de komunuloj ĉe Vestminstero en Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando ĝis 1918. Ties centraj celoj estis ŝtata sendependo por Irlando kaj ter-reformo. Ties konstitucia movado ludis gravan rolon kiel bazo por la irlanda memregado pere de tri Hejmregulaj Projektoj.


Developed by StudentB